hejmen 

La Ok Versoj kaj Avalokitesxvaro

verkis Kathleen MCDONALD
tradukis Ĝan Ŭ. STARLING

Represita el How to Meditate
kun permeso de
Wisdom Publications
361 Newbury Street
Boston, Massachusetts, USA

Bona menso, bona koro kaj amikaj sentoj estas plej gravaj. Se vi ne havas tian bonan koron, vi mem ne povas funkcii, vi ne povas esti feliĉa kaj konsekvence via familio, infanoj kaj najbaroj ankaŭ ne estos feliĉaj. Do sekve, de nacio al nacio kaj de kontinento al kontinento, ĉies menso maltrankviliĝos kaj homoj ne estos feliĉaj. Sed se vi ja havas bonan sintenon, bonan menson, bonan koron, la mala rezultas. Do, en homa societo, amo, kompato kaj zorgemo estas la plej gravaj aferoj; ili vere multvaloras. La peno valoras, ke oni klopodu kreskigi al si bone bonan koron.

Lia Sankteco la Dekkvara Dalajlamao

Havi bonan koron signifas havi amondeziri feliĉon por aliajkaj kompatondeziri por ili liberiĝon el suferado. Pensi tiele estas la metodo por akiri feliĉon por kaj ni mem kaj aliaj. Ni eble scias tion, sed kial ĝi estas tiom malfacila?

La ĉefa obstaklo estas nia kutimo pensi pri ni mem unuenia sinzorgema sinteno. Plejpartatempe ni ekskluzive okupiĝadas pri tenado de la propraj feliĉo kaj komforto, provante plenumi niajn dezirojn kaj zorgante pri niaj problemoj, nur fojfoje trovante energion kaj intertempon por vere malfermi la koron al la bezonoj de iu alia.

Estas sinzorgemo kio igas nin preni la plej grandan pecon de kuko aŭ la plej komfortan seĝon en ĉambro; puŝe iri al la unua loko en vico aŭ ŝofori kvazaŭ la propra aŭto estus tute sola sur la vojo; fari tion kion ni mem volas sen konsideri pri ĝia rezulto je aliaj. Sinzorgo ankaŭ funkcias pli subtile; ĝi kuŝas sube de niaj agaciĝo, fiero, ĵaluzo, maltrankvilo kaj malfeliĉado. Fakte, preskaŭ ĉiam kiam ni malfeliĉas aŭ maltrankvilas, tio estas ĉar ni tro zorgemas pri la memo. Ni sentas ke krom tio ke ni zorgu pri ni mem ni ne estos feliĉaj. Fakte, tute la mala veras. La apetito de egoo estas nesatigeblaprovi plenumi ĝiajn dezirojn estas senfina laboro. Sendepende de kiom ajn multe ni havas, egoo senĉese fariĝas malkontenta kaj serĉas pluan. Ni neniam atingas staton en kio ni sentas finfine sataj, kiam ni povas diri, “Jen mi havas sufiĉe”.

Se, aliflanke, ni povas turni la menson laŭ retroa direkto por pensi pri aliaj kaj meti iliajn bezonojn kaj dezirojn unuaj, ni ja trovos pacon. Ekzistas sereneco kiu venas el vera zorgemado pri aliaj. Per agi ĉiam laŭ tio kio estas malplej maltrankviliga por aliaj, egoo grade subiĝas lasante ke niaj vivoj kaj interrilatoj prenu al ni novan dimension.

Sed la sinteno zorgemadi pri aliaj ne baziĝas sur sinmalŝato aŭ sur subpremado de siaj propraj sentoj. Oni kreskigas ĝin per grade rekoni ke ĉiu bezonas amon kaj deziras feliĉon, tiel same kiel ni mem; ke ĉiu estulo en la universo estas parto de unu granda familio, ke ni ĉiuj dependas unuj de aliaj, ke ne ekzistas tia ulo kiu estas ekster tio; ke sinzorgemado portas al si problemojn kaj zorgi pri aliaj portas pacon al la menso.

Ne estas facile kreskigi amon kaj kompaton universalajn, sed ekde kiam ni komencas provi fari tion ni tiam vidas ŝanĝojn en la vivo. Ni devas daŭre klopodadi, kaj trakti nin mem kompate. Foje ŝajnas kvazaŭ ni ne pliboniĝus, sed tio nur estas ĉar, havante pli profundan konsciecon, ni nun pli scias pri la menso, pri tio kio ĉiam estis tie. Ni devas memori ke por superregi kutimojn gajnitajn dum tuta vivofakte dum multaj vivojnecesas ke oni prenu tempon kaj daŭre provadu.

La tibete budhisma tradicio enhavas multajn praktikojn por plibonigi al ni la sintenon pri aliaj. Tiu ĉi medito apartenas al grupo da instruoj kaj praktikoj konataj sub la titolo “pens-transformado”, kiuj koncernas pri transformi la sinzorgeman sintenon en zorgemon pri aliaj. La fina celo estas kreskigi bodhiĉiton, la mensostato aspiranta atingi Iluminiĝon por la bonfarto de ĉiuj estuloj.

Tiu ĉi praktiko, verkita de Lamao Tubten Zopa Rimpoĉe’, kunmetigas mediton pri Avalokiteŝvaro, la Budho de Kompato, kun ok-versa preĝo enhavanta la esencon de penstransformado. Ĝin verkis dekunu-jarcenta meditomajstro, Langri Tangpa Dorje Senge.


NOTOJ DE TRADUKINTO:

Sciu ke tiu ĉi esperantlingva traduko venas pere de la angla, kaj plue ke ĝi estas paralela, por realdoni ritmon kiu mankis en la angla versio. Ĝi ne estas severe laŭvorta traduko rekte el la tibeta. Tamen, la signifon mi neniel difektis. Propagandi erarojn estas peko kio difektos postajn vivojn. Do sciu ke pri spririta signifo mi strebis verki tute fidele.

Nemenciita en la origniala teksto estas la rifuĝa preĝo. Kompreneble ĉiu rito komencas tiel. Ĉiu budhano tion parkeris tion kiel ties unua pratiko. Tiel forte subkomprenata estas tio, ke teksto foje preterpasas tiun staĝon. Tamen, por esti kompleta dum prezenti al multaj kulturoj, mi elektis aldoni ĝin. Do jen sube...

Rifuĝa preĝo:

Mi rifuĝas je la Budho.
Mi rifuĝas je la Darmo.
Mi rifuĝas je la Samgo.


La Praktiko

Sidanta komforte kun kvieta, trankvila menso, estigu fortan pozitivan motivon por fari tiun ĉi mediton. Pripensu aŭ la argumentojn de la laŭ-staĝa vojo kondukanta al Iluminiĝo aŭ sekvan argumentaron.

Ne estas sufiĉe nur certigi ke mi mem evitu suferadon en tiu ĉi kaj estontecaj vivoj. Mi bezonas fariĝi tute liberiĝinta el cikla ekzistado, el la senĉesa rondirado inter morto kaj renaskiĝo.

Sed ankaŭ tio ne sufiĉas. Kiel mi atingu la feliĉegon de Libereco, postlasante ĉiujn aliajn vivantajn estulojn? Ĉiu sentanta estulo iam estis al mi patrino, ne nur unufoje se multajn fojojn dum la antaŭaj vivoj, kaj ĉiu el ili zorgis min ĝuste tiel kiel mia nuna patrino. (Pripensu la bonzorgojn de via nuna patrino, ĉion de ŝi faritan ekde via naskiĝo. Pensu ke ĉiuj estuloj iam estis tiom bonvolemaj kiom ŝi.)

Mi dependis je ili por havi ĉiom da la feliĉo kion mi iam ajn spertis. Ĉiom da mia manĝaĵo, la vestoj kiujn mi portas, la libroj kiujn mi legas, la ŝirmloko kion mi havas; ĉiom da la muziko, kinoj kaj aliaj plezuroj kiujn mi ĝuas venis al mi pere de la bonzorgo de aliaj.

Nunmomente, tiuj bonzorgintaj sentantuloj spertas suferadon, kaj, pro nescio, faras la kaŭzojn de estonteca mizero.

Memoru pri la vivoj de homoj kiujn vi konasparencoj, amikoj kaj najbaroj. Kiajn problemojn, korpajn kaj mensajn, spertas ili? Ĝuste kiel vi maldeziras problemojn kaj doloron, same tiel je ili. Ĝuste kiel vi deziras feliĉon kaj mensan pacon, same tiel je ili. Sed ĉu ili havas iajn solvojn? Ĉu ili havas iajn metodojn por atingi la feliĉon kion ili deziras kaj eviti la suferojn kiujn ili maldeziras?

Estigu firman volon ke vi prenu al vi mem la respondecon liberigi ĉiujn sentantajn estulojn el sia suferado kaj gvidi ilin al la feliĉego de Iluminiĝo. Sed por fari tion ĉi vi devas mem esti iluminiĝinto.

Iluminiĝo ne estas sen kaŭzoj kaj kondiĉoj. La principa kaŭzo estas la amema kaj kompata menso de bodhiĉito.

Tial mi praktikos la profunan instruon pri dresi la menson por bodhiĉito.

Imagbildo: Image vidu, je la nivelo de la frunto, je distanco de unu homkorpo, Avalokiteŝvaron, la Budho de Kompato. (Se vi havas religian instruiston, pensu ke Avalokiteŝvaro estas ties manifestaĵo kaj nedisigebla de li aŭ ŝi.)

Lia korpo estas el pure blanka lumo kaj radias ĉielarĥan lumon el kvin koloroj: blanka, ruĝa, blua, verda kaj flava. Li esprimas mildan rideton kaj alrigardas vin kaj ĉiujn aliajn estulojn per okuloj plej ege kompataj.

Li havas kvar brakojn. La manoj de la unuaj du estas kunpremitaj antaŭ la koro kaj tenas inter si valoregan juvelon kiu kapablas plenumi la dezirojn de ĉiuj vivuloj. Lia alia dekstra mano tenas kristalan rozarion kaj lia alia maldekstra blankan lotuson. Li sidas laŭ la vaĵra pozo sur luna disko kaj lotuso. Ĉirkaŭanta lin estas la plene ronda luno kaj blanka nimbo.

Li portas belegajn silkajn vestojn kaj valoregajn juvelhavajn ornamaĵojn. Pelto de antilopo kovras lian maldekstran ŝultron kaj bruston. La tuta imagbildo estas el radia lumo.


Komencaj Preĝoj

Preĝo
Sepmembra
:

Mi adorsternas min al vi, Avalokiteŝvaro,
Kaj prezentas nubojn da oferaĵoj ĉiaspecaj, kaj konkretaj kaj mense transformitaj.
Mi konfesas ĉiujn miajn negativajn agojn amasigitajn ekde senkomenca tempo
Kaj ĝojas pro la meritoj de ĉiuj sanktaj kaj ordinaraj estuloj.
Bonvolu resti ĉe ni ĝis samsaro finiĝos
Kaj turnu la Radon de l’ Darmo por sentantaj estuloj.
Mi dediĉas la meritojn kreitajn de mi mem kaj aliaj al Granda Iluminiĝo.

 

Ofero de
mandalo:

La baza grundo bonodoras pro incenco kaj ornamiĝas pro dismetitaj floroj,
Ornamita per Montmeruo, la kvar kontinentoj, la suno kaj la luno.
Mi imagas tiun ĉi kiel budhokampon kaj oferas ĝin.
Estu ke ĉiuj vivuloj ĝuu tiun ĉi puran landon.

 

Preĝo
de peto:

Estu ke ĉiuj estuloj en la tuto de senlima spaco ricevu feliĉon kaj komforton.
Estu ke mi kaj ĉiuj aliaj, sen escepto, amasigu meriton,
Elpurigu ĉiujn mensvualojn kaj rapide atingu Iluminiĝon.
Karega guruo, bonvolu beni min ke mia menso fariĝu darmo,
Ke mia darmo fariĝu La Vojo,
Ke ne estu obstakloj al La Vojo, kaj
Ke mi eliminu ĉiujn misajn konceptojn
Kaj ricevu la du karajn bodhiĉitojn.

Avalokiteŝvaro tre kontentas pri via peto kaj, rajdanta sur Sia sidtrono farita el lotuso kaj luno, malsupreniras al la supro de via kapo.


La Ok Versoj:

Eldiru la versojn, fokuse pripensante ilian signifon. Prenu tiom da tempo kiom ajn vi volas por ĉiu verso.

Je ĉiu verso, imagvidu fluaĵon el feliĉiga blanka nektaro verŝiĝante el la sanskrita silabo hri ĉe la koro de Avalokiteŝvaro, fluanta en vian korpon tra la supro de via kapo. Ĝi tute plenigas vin, elpurigante ĉiujn el viaj negativaĵoj kaj mensvualoj kaj portas al vi ĉiujn eksciojnplej aparte tiujn mensvualojn kaj eksciojn menciitajn en la verso kiun vi tiumomente primeditas.

Verso 1:

Mi min celigante al Iluminiĝo
por povi bonservi al ĉiuj estuloj,
pli multevaloraj ol magijuveloj,
mi ĉiam al ili praktikos amemon.

Vivantaj estuloj estas karaj, ĉar sen ili ni ne havus oportunon por kreskigi donacemon, amon, paciencon kaj aliajn altruismajn kvalitojn, aŭ por venki nian sinzorgemon.

La nektaro de Avalokiteŝvaro elpurigas el mi la sinzorgeman penson kiu malebligas ke mi tenu aliulojn pli karaj, kaj aldonas la ekscion pri kiel zorgi aliajn pli ol min mem.

Verso 2:

Do kiam mi estos kun iuj aliaj
mi taksos min tiam la plej suba membro
Kaj el mia koro de ja plej profunde
mi taksos aliajn estulojn plejaltaj.

Tiu ĉi estas forta metodo por kontraŭi nian kutiman emon serĉi malbonojn je aliaj kaj kritiki ilin. Anstataŭe, necesas ke ni ĉiam rekonu iliajn bonajn kvalitojn kaj kapablojn, kaj rekonu niajn proprajn misaĵojn kaj mankojn.

La nektaro elpurigas fieron kaj sinzorgemon kaj alportas la ekscion pri bodhiĉito, kiu rigardas ke aliuloj estas karaj kaj plejaltaj.

Verso 3:

Mi ĉionfarante observos la menson.
Kaj je la leviĝo de ajna mispenso
minacokapabla al mi kaj aliaj,
mi tuj ĝin kontraŭos elradikigcele.

Tiu ĉi verso emfazas la gravecon de atentado. Dumtage, dum ĉio kion ni faraslabori, paroli, spekti televidon, meditidecas ke ni atentu pri kio okazas en la menso. Kiam ajn negativa penso kiaj kolero, ĵaluzo aŭ fiero leviĝas, decas ke ni notu ĝin kaj pritraktu ĝin kiel eble plej rapide. Se ni ne praktikus tiel ĉi, mispensoj restus en la menso, kreskus pli fortaj kaj malpurigus ĉiujn niajn sentojn kaj perceptojn.

La nektaro elpurigas la mensvualojn kiuj malebligas ke mi alfrontu kaj traktu la neregitajn pensojn kaj portas al mi la ekscion pri bodhiĉito kaj la saĝon pri malpleneco, kiuj estingas tiajn pensojn.

Verso 4:

Renkonte al ajna malbonhumorulo,
viktimo de negativisma sufero,
mi tian rarulon traktados ameme,
ja kvazaŭ mi estus trovinta trezoron.

Ne estas tre malfacile havi pozitivajn sentojn pri homoj kiuj estas bonkoraj kaj bonhumoraj. Sed ja testas nian amemon renkonti homojn havantajn multe da negativa energio. Ĉar tiuj donas al ni la ŝancon por vidi pri la forteco de niaj pacienco kaj kompatokaj tiel portas al ni pli realisman mezuron pri la propra spirita disvolvadodecas ke ni rigardu ilin raraj kaj valoregaj.

La nektaro elpurigas al mi la sinzorgeman penson kiu obstaklas la rigardon pri tio ke vundemuloj multvaloras kaj karas, kaj alportas la ekscion pri bodhiĉito, kiu tenas eĉ vundemajn estulojn karaj.

Verso 5:

Se iuj pro sia ĵaluzo mistraktas
min per kalumnioj, kaj aĉaj insultoj,
mi tiam praktikos akcepti malvenkon
kaj tuje ofertos la venkon al ili.

Kiam iu kritikas nin, aŭ viv-al-vide aŭ dum la foresto, maldecas ke ni provu kolere sindefendu aŭ insultu tiun reciproke. Anstataŭe decas ke ni memoru ke iu ajn malbona sperto estas la natura rezulto de niaj propraj pasintaj kondutojni probable povas memori multajn okazojn kiam ni kritikis aliajn.

Ni povas provi paroli kun la persono kiu plendasne kun kolero sed kompatopor instigi ke tiu trankviliĝu kaj pensu pli pozitive. Sed se tiu rifuzas esti racia, indas ke ni nur rezignu kaj akceptu la situacion. Ĉiuokaze, estas bone aŭskulti kritikon kun malfermita mensoofte ĝi ĝustas kaj ĉiam povas instrui al ni ion pri ni mem.

La nektaro elpurigas la sinzorgeman penson kiu obstaklas al ni la kapablon akcepti venkiĝon kaj transdoni venkon al aliaj, kaj portas al ni la eksciojn kiuj ebligas ke ni povu fari tion ĉi.

Verso 6:

Se iu al kiu mi iam tre helpis,
kaj kiun mi traktis kun plena fidemo,
ekvundas min multe, mi traktos lin kvazaŭ
li estus la mia plejalta lamao.

Ĉiu bona aŭ malbona sperto kio okazas en la vivo estas rezulto de niaj propraj pasintaj kondutoj, tial vere ne ekzistas tia okazaĵo kiu estas vundo ne laŭmerita. Tiu ĉi ideo eble estas malfacile akceptebla, aparte tiel kiam la vundo venas de iu kiun ni helpis kaj de kiu ni atendis almenaŭ dankemon. Sed temas pri familiariĝo kun la leĝo pri kaŭzo kaj rezultodevas esti ke ni mem jam kreis la kaŭzon por vundiĝo. Ankaŭ, se ni havas bonan komprenon pri la graveco de pacienckreskigo, ni povos kompreni ke iu kiu vundas nin donas al ni valoran instruon pri la spiriteca vojo.

La nektaro elpurigas la sinzorgeman penson kiu malebligas al mi la povon rigardi vundemulojn kiel miajn prispiritajn instruistojn, kaj alportas la atingon de la perfektiĝo de pacienco bodhisatveca, kiu ebligas ke mi povu fari tion ĉi.

Verso 7:

Ofertos mi ambaŭ malrekte kaj rekte
feliĉon kaj benojn al miaj patrinoj.
Pratikos mi preni al mi mem sekrete
iliajn suferojn kaj misajn kondutojn.

La esenco de pensotransformado estas interŝanĝi sin mem por aliajanstataŭi la sinzorgeman atitudon per tio pri zorgi aliajn. Kutime ni strebas fari nin mem feliĉaj kaj eviti problemojn, eĉ se tio bezonigas ke ni vundu aliajn, sed per tiu ĉi ni renversigas al ni la ordon de valoroj; ni aspiras doni feliĉecon al aliaj kaj preni al ni mem iliajn problemojn, indiferente pri la propra bonfarto. Tiu ĉi medito estas interna medito, instiganta ŝanĝiĝon je la mensostato; ĝi tial estas “sekreta”, ne io kiun ĉiu povas vidi nin praktiki.

La nektaro elpurigas la sinzorgeman penson kiu malebligas al mi ke mi prenu al mi mem la vundemajn kondutojn de ĉiuj estuloj kaj iliajn suferojn, kaj alportas la ekscion pri bodhiĉito, kiu oferas feliĉon al ili kaj prenas al si ilian suferadon.

Verso 8:

Per ĉion rigardi nur kiel miraĝoj
mi gardos min kontraŭ la ok mondkoncernoj.
Kaj, sen posedemo, mi malkatenigos
estulojn de siaj mispensoj kaj karmo.

Kiam nia motivo por fari ion miksiĝas kun iuj el la ok mondkoncernojalkroĉemjo pri plezuro, laŭdo, gajno kaj bonfamo, kaj forpelemoj pri doloro, kulpeco, perdo kaj fifamola konduto estas ne-Darma, ne prispirita. Per ekscii pri la iluzieca, sonĝosimila naturo de ĉiuj aĵoj kaj ĉiuj situacioj, ni sekve lernas rezigni kaj alkroĉi malpli forte al tiaj koncernoj.

La fina celo de tiu ĉi praktiko estas liberigi nin de nescio, sinzorgemo kaj ĉia negativa energio por helpi aliajn ke ankaŭ ili liberiĝu.

La nektaro eluprigas la sinzorgeman penson kaj sinkroĉeman misscion kiuj malebligas al mi la scion pri tio ke ĉiuj aĵoj estas iluziecaj, kaj alportas la ekscion pri Malpleneco, kiu liberigas min de la kateneco de la neregita menso kaj karmo.


Kompletigo:

Faru la sekvan peton profunde elkore.

Kompletiga
peto:

Al Vi, kompategulo, mi petas:
Bonvolu etendi vian sanktan manon kaj gvidu min kaj ĉiujn estulojn
Al la beata pura dimensio post tiu ĉi vivo.
Bonvolu esti nia spirita amiko dum ĉiuj vivoj
Kaj gvidu nin rapide al Iluminiĝo.

Avalokiteŝvaro akceptas vian peton. Fluaĵo el nektaro fluas el Lia koro en vin, tute plenigante viajn korpon kaj menson. Ĉiuj mensvualoj, negativaj enpremoj kaj malsanoj tuj elpuriĝas. Via korpo fariĝas kristale travidebla. Poste Avalokiteŝvaro fandiĝas en lumon kaj sorbiĝas en vin.

Nun vi estas Avalokiteŝvaro, viaj korpo, parolo kaj menso, tiel unuiĝintaj kun Liaj sanktaj korpo, parolo kaj menso ke ili ne aparte distingeblas. Ĉiadirekte ĉirkaŭas vin ĉiuj sentkapablaj estuloj.


La mantro de Avalokiteŝvaro:

Nun, dum rediradi la mantron “Om mani padme hum!”, imagvidu nekalkuleblajn radiojn radiadantajn el via koro, ĉiu havanta tre etan Avalokiteŝvaron ĉe la pinto. Tiuj kompataj Budhoj haltas tuj super la kapo de ĉiuj sentkapablaj estuloj kaj per fluaĵoj el nektaro elpurigas al ili la negativaĵojn kaj mensvualojn. Finfine, ili sorbiĝas en la estulojn, kiuj senescepte tuj fariĝas Avalokiteŝvaro.


Dediĉigo:

Budhanaj ritoj el Tibeto kutime finiĝas per dediĉo pri meriotoj al Iluminiĝo. Tiel por ke ili ne fadu.

Dediĉiga
peto:

Estu ke la suferado kaj kaŭzoj de suferado de ĉiuj estuloj
Transmaturiĝu nun al mi.
Estu ke ĉiuj estuloj ricevu la rezultojn, mia feliĉeco,
Kaj ĝian kaŭzon, miaj meritoj.

Estu ke la plejsupera juvelo bodhiĉito
Kiu jam ne leviĝis, leviĝu kaj kresku;
Kaj tio jam leviĝinta neniam malpliiĝu
Sed kresku ĉiam pli kaj pli

Sen malesperi, eĉ dum momento,
Estu ke mi tute forkonfesu sinzorgemajn kondutojn
Kaj praktiku, por la bonfarto de aliaj, la grandajn kondutojn de Bodhisatvo.
Kiuj estas kiel la sanktaj kondutoj de la bonzorga fondinto, Budho Ŝakjamunio.

Per tiuj ĉi meritoj
Estu ke mi rapide atingu la staton de l’ Granda Kompatulo,
Kaj gvidu ĉiujn vivantajn estulojn, la plejsuperaj nobluloj,
En tiun Iluminitan staton.


Ĝan Ŭesli STARLING (1955-    ) Naskite: John Wesley Starling ☸Usonano. Oficiale Esperantigis sian nomon laŭsone en 1996.

Dalajlama/o La ĉefa pastro de la kvar sektoj de tibeta budhismo, vivon post vivo renaskiĝinta, elserĉita kaj reenoficigita.

retro- Prefikso signifanta movon aŭ agon faratan kontraŭe al la normala direkto.

seren/a Tia, ke ĝin malkvietigas nenio.

aspir/i (tr) Fervore deziri akiri ion altigan, gloran.

Rimpoĉe’ Honoriga titolo tibetlingva signifanta karega guruo.

* Laŭ la okcidenta, Kristana kalendaro.

laŭstaĝa vojo Sistemo de meditado pritraktanta ĉirkaŭ dudek temojn por progresi laŭ la vojon al iluminiĝo per gradaj staĝoj.

manifest/o Solena skriba deklaro de registaro, partio, skolo kaj ceteraj, por sciigi kaj klarigi al publiko sian opinion. -aĵo Klara vidaĵo portanta komunikaĵon per eksteraj signoj.

* Ĉiu koloro portas duoblan simbolon, pri iu venena emocio kaj ĝia kontraŭiga saĝo: blanka = spirita blindeco/pura vero, ruĝa = avareco/distinganta klarvideco, blua = malamo/ĉiele senlima malpleneco, verda = ĵaluzo/ĉionfaranta aktiveco, flava = fiera memismo/egalismo

vaĵr/o Aparta simbolo uzata de hinduoj kaj hindo-tibetaj budhanoj por reprezenti diamanton kio tranĉas ĉion ajn sed estas mem netranĉebla. -a pozo Sidpozo en kiu la piedoj situas ambaŭ super la genuo de la kontraŭa gambo.

nimb/o Difraktaj lumringoj en nebulo. Luma aŭ ora radiado, kiu estas prezntata ĉirkaŭ la korpo de dio.

sepmembra preĝo Preĝo el sep partoj omaĝo, ofero, bedaŭro pri misfaroj, ĝojo pri bonfaroj, helpopeto, instruopeto, dediĉo de meritoj.

ador-stern/i (tr) Sterni sin laŭlonge sur la grundo por omaĝi iun kaj montri sian adoron.

* Imagitaj objektoj, se oferitaj kun vere profunda sincero, tute egalas al ofero de samvalora kontreta objekto.

* Budhoj kaj povas kaj rajtas eniri nirvanon, postlasante nin suferantojn. Petu Ties daŭran helpon por ni neiluminiĝintaj estuloj.

samsar/o La senĉesa rondirado inter naskiĝo, suferado, morto kaj refoja naskiĝo.

Rado de l’ Darmo Simbolo Rado kun ok spokoj, ĉiu spoko reprezentanta unu eron de la Vojo al Iluminiĝo. Turni Ĝin signifas eldiri la plej profundajn verojn kiujn nur Budho scias.

mandal/o Simbolo reprezentanta la tutan universon.

Montmeru/o Laŭ hindua mito, la mezo de l’ universo estas grandega monto nomata Meru’, ĉirkaŭita de kvar kontinentegoj, kiuj mem flankiĝas po du insuloj. Budho lerte uzis tiujn kaj aliajn simbolojn por instrui al homoj laŭ ties propra komprennivelo, foje iom redaktanta la signifon. Estas grave kompreni ke en tio konkreteco mankas.

* Simbole reprezentas kvar lokojn, mondojn aŭ dimensiojn en kiuj la homaj ekzistadoj aparte distingeblas pro siaj kaŭzoj kaj rezultoj. En ĉiuj kvar la malfaciloj kaj oportunoj estas malsamaj. Nia mondo, la suda en tiu ĉi simbola diagramo, plej feliĉas.

* Suno simbolas absolutan veron, luno reflektan, relativan veron.

budho-kamp/o Paradizo, aparte regata de iu Budho, kie sinceraj petantoj povos renaskiĝi por pli rapide progresi al la staĝo de Iluminiĝo.

* Oferi tian landon al suferantaj estuloj simbolas ege profundan malavaron.

mens-vual/o Ia ajn miskompreno aŭ alia mensa malbonenhavo kio obstaklas al si la ekscion pri absoluta vero.

magi-juvel/o Mita juvelo kiu povas plenumi ĉiujn dezirojn. Sanskrite: cittamani

observ/i (tr) Rigardi kun daŭra atento, por esplori.

atent/a 1 Tenanta sian vidon, aŭdon kaj spiriton vigle turnataj al iu aŭ io. 2 Vigle uzi siajn sensojn kaj spiriton por eviti ion -ado En budhismo, aparte grava mensostato kunigante ambaŭ la superajn difinojn kaj absolute necesa por progresi al Iluminiĝo.

percept/o Scio, kiun ni akiras pri la ekstera mondo pere de niaj sensorganoj, aŭ pri ni mem pere de niaj internaj sensaĵoj

malplenec/o (foje tradukita kiel sen-ent/o) Aparte grava doktrino de norda budhismo en kio ĉio malplenas (senentas) rilate al aparteca ekzistado, ke nenio ekzistas nur laŭ si mem, ke ĉio estas iluzio ne pro tio ke la mondo ne ekzistas, sed pro tio ke ni misperceptas ĝin kaj el la sekvaj miskomprenoj kreas iluziecon.

* Virto netestita malprofundas. Jen oportuno por ekzerci sin je pacienco, kaj cetere.

* Oportuno por kultivi rezignemon pri mondaj aferoj.

* Oportuno por doni feliĉon al malamiko.

lama/o Budhana pastro ĉe Tibetanoj kaj Mongoloj.

* Tempo estante senkomenca, kaj antaŭaj vivoj estante sennombraj, preskaŭ certas ke ĉiu estulo estis la patrino de ĉiu alia iam dum tiu eterneco antaŭa.

* Neniam reklamu. Ne serĉu bonfamon.

misajn kondutojn La kaŭzoj aŭ semoj de ies estonteca suferado. Oni prenas la nunajn kaj estontajn suferojn.

miraĝ/o Iluziaĵo pri io neekzistanta. Laŭ budhismo, temas pri la fundamenta miskomprenemo kiu projekcias malverojn en la menson de neiluminiĝinto. Pro nescio oni inventas malverojn kaj prenas tiujn kiel la signifojn de perceptoj. El misperceptoj pri la vera mondo oni kreas malveran mondon en la menso. Vera mondo ja ekzistas, sed ni anstataŭas ĝin per niaj misaj interpretaĵoj.

ok mondaj koncernoj: Bon- kaj fi-famo, gajno kaj perdo, mondaj sukceso kaj malsukceso, komforto kaj malkomforto.

karm/o La natura leĝo ke ĉiu ago semas rezulton laŭ sia sama speco en la menson de l’ faranto.

komplet/a Tia, ke al ĝi mankas neniu el la eroj, kiuj devas ĝin konsistigi.

* En-premoj lasataj sur la menso fare de pasintaj kondutoj kaj kaŭzantaj enercian pluigon al estonta mispensado.

sorb/i (tr) 1 Enspirante, entiri likvaĵon aŭ fluidaĵon en la buŝon, nazon. 2 Entiri likvaĵon en sin, tra poroj.

for-konfes/i (tr) Deklari, ke oni forĵetas tion, kion oni kredis aŭ amis.