hejmen 

LA BUDHO

verkis Tubten Ĉodron
tradukis Ĝan Ŭ. STARLING

Represita el What Color is Your Mind? kun permeso de
Snow Lion Publications
P. O. Box 6483
Ithaca, New York 14851 USA

Kiu estas la Budho? Se li estas nur homo, kiel li povas helpi nin?

Estas multaj manieroj por priskribi pri kiu la Budho estas. Tiuj ĉi diversaj perspektivoj devenas el la instruoj de Budho. Unu estas tio pri la Budho el historio, homo kiu vivis antaŭ pli ol 2,500 jaroj kaj kiu elpurigis sian menson de ĉiuj koruptaĵoj kaj kreskigis en ĝi ĉiom da ĝia potenco. Iu ajn estulo kiu faras tion ankaŭ nomiĝas Budho, ĉar ekzistas multaj Budhoj, ne nur unu. Alia maniero estas kompreni individuan Budhon aŭ Budhisman Ĉielulon kiel la Iluminiĝintajn Mensojn manifestantaj Sin laŭ certa korpa aspekto por kumuniki kun ni. Ankoraŭ plua maniero estas vidi la Budhon aŭ iun ajn el la Iluminiĝintaj Ĉieluloj kiel la aspekton de estontecan Budhon kiun ni mem fariĝos post ni finfine elpurigos niajn mensojn de koruptaĵoj kaj kreskigos ĉiom el nia potenco. Ni esploru ĉiujn el tiuj ĉi kompren-manieroj pli profunde.

La Budho el Historio

La elhistoria Budho Ŝakjamunio naskiĝis kiel Princo Sidharto Gaŭtamo ĉe loko apud la nuntempa bordo inter Hindujo kaj Nepalo. Li havis ĉion kion vivo povis oferti: materialajn posedaĵojn, amantan familion, famon, reputacion kaj politikan potencon. Tamen, li grade komprenadis ke kvankam tiuj aĵoj ja portas nedaŭran, mondan feliĉon, ili ne kapablas porti vere daŭran feliĉon. Tial li forlasis la princan vivon kaj fariĝis asketo por serĉi la veron. Post ses jaroj da severa korpa asketismo, li eksciis ke troa abnegacio ne estas la vojo al pleja feliĉo. Je tiu tempo, li sidiĝis sub la Bodhiarbo, kaj per profunda meditado tute elpurigis sian menson de ĉiuj misaj konceptoj kaj koruptaĵoj kaj perfektigis ĉiom da sia potenco kaj bonaj kvalitoj. Li poste komencis kun granda kompato, saĝo kaj lerteco eldiri instruojn, tiel kapabligante aliajn ke ili grade elpurigu siajn mensojn, kreskigi sian potenton, kaj atingi la samajn eksciojn kaj staton de feliĉo kiujn li mem jam atingis. Tial, la vorto Budho signifas la vekiĝintulo, — iu kiu jam plenplene elpurigis kaj plejkreskigis al Si la menson.


Ĝan Ŭesli STARLING (1955-    ) Naskite: John Wesley Starling ☸Usonano. Oficiale Esperantigis sian nomon laŭsone en 1996.

korupt/i (tr) 1 Maljuste akiri ies favoron per mono, donacoj aŭ promesoj. 2 Morale difekti, malvirtigi. ~aĵo Laŭ budhismo: maljustaj ideoj, opinionioj kaj sintenoj kiuj subtenas la malluman menson kaj obstaklas Iluminiĝon.

abnegaci/o Volonta forlaso de propraj komfortaĵoj aŭ plezuroj, por la bono de aliuloj aŭ pro religiaj motivoj.

bodhi-arb/o La honora titolo de tiu aparte speciala arbo sub kiu Budho atingis Iluminiĝon. Arbo de l’ Bodhio (Iluminiĝo).