Listo de personoj kaj lokoj laŭ Esperantaj kaj naciaj literumoj:

Kie ajn troviĝas simbolo ? en loko por nacia nomo, temas pri nescio fare de administranto de la TTT-ejo pri tiu nacia simbolaro. Se oni scias la ĝustajn simbolojn, bonvolu informi al  gan@starling.us 


Ken ASSANO (1897-1939) ☸ Japane: ? aŭ ? aŭ ? ☸ Studis sociologion en la univ. Nihon kaj en la univ. Sorbono. Li estis direktoro de Tutjapana Ligo de Budhanaj Junuloj, kaj ludis la rolon de Budhisma delegito ĉe Tajlando en 1937, sed mortis juna, 42-jaraĝa. Li mem esperantigis sian artikolon La Fundamenta Koncepto de Budaisma Sociologio el sia ĉefverko Studo pri Budaisma Sociologio. Ĉi-supera artikolo estas el la broŝuro eldonita de Japana Esperanto-Instituo en 1935.

DAZAI FuĵimaruJapane: ダザイ フジマル aŭ だざい ふじまる aŭ 大宰 不二丸

Gunar GALMO (1946-    ) ☸ Svede: Gunnar Gällmo ☸ Esperanto-beletristo originala kaj literatura tradukisto.  VIKIPEDIO 

IKEDA HiroŝiJapane: イケダ ヒロシ aŭ いけだ ひろし aŭ 池田 弘

JAMAGUĈI Ŝin'iĉiJapane: ヤマグチ シンイチ aŭ やまぐち しんいち aŭ 山口 真一 ☸ Refondinto de la Budhana Ligo Esperantista.

Geo H. JOKSON (1898-1980) ☸ Angle: Geo. H. Yoxon ☸ Tuj post la fondiĝo de BLE komencis labori por la ligo kiel sekretario kaj eldonis la unuan organon "La Budhismo" ekde 1931.

Okcidento Kromnomo de NIŜI Jasuhiro. ☸ Japane: ? aŭ ? aŭ ? ☸ Tradukisto kaj membro de la Japana Budhana Ligo Esperantista.

Elson B. SNO (1925-????) ☸ Angle: Elson B. Snow ☸ Tradukisto el Usono. La administranto petas plusan informon pri tiu ĉi tradukinto:  gan@starling.us 

Ĝan Ŭesli STARLING (1955-    ) Naskite: John Wesley Starling ☸Usonano. Oficiale Esperantigis sian nomon laŭsone en 1996.

Majstro Ŝjŭanjŭe (p.K. 665-713) ☸ Ĉine: 玄觉 ☸ La 34-a darma heredanto post Ŝakja-munio, vivis en la urbo Ŭenĝou 温州. Li unue estis disĉiplo de Huiŭei (p.K. 634-713), la 6-a patriarko de la Tiantai-skolo, poste lernis Zenon kaj atingis budhecon, kaj estis agnoskita de Huinen 慧能 (p.K. 638-713), la 6-a patriarko de la Zen-skolo. En la 7-a ĉapitro de Prediko de Huinen pri Zeno troviĝas la anekdoto pri la renkontiĝo de Huinen kun Ŝjŭanjŭe.

ŜJU ĜinĈine: 徐晋 ☸ La administranto petas plusan informon pri tiu ĉi tradukinto:  gan@starling.us 

ŬATARU ŜidooJapane: ワタル シドウ aŭ わたる しどう aŭ 亘 至道