hejmen 

Memorlibro pri Herezoj en Lamentado

tradukis
JAMAGUĈI Ŝiniĉi

Antaŭparolo de la Tradukinto

Tanniŝoo, Memorlibro pri Herezoj en Lamentado, kvankam ĝi ne estas skribita de Ŝinran (1173-1262) mem, estas estimata de antaŭe en la tradicio de Ŝin-budhismo. Ĝi estas precipe valora, kiam oni konsideras la ideon de Ŝinran kaj la miskomprenojn pri lia instruo, kiuj cirkulis inter liaj adeptoj en la periodo tuj post lia forpaso. Tial, Rennjo (1415-1499), kies manskribita kopio de Memorlibro pri Herezoj en Lamentado estas la plej frua postvivinta manuskripto, aldonis la noton, kiu atentigis leganton, ke ĝi estas grava sankta skribaĵo de nia tradicio.

Memorlibro pri Herezoj en Lamentado estis kompilita de unu el la adeptoj de Ŝinran. Kvankam la verko ne estas subskribita, la literaturaj kvalitoj donas evidentaĵon de sufiĉa klereco, kaj tio ĉi, kune kun enskriboj en kelkaj dialogoj kun Ŝinran, en kiuj la nomo Juien estas videbla, igas lastatempajn filologojn atribui la verkon al homo, kiu uzis la budhistan nomon Juien-boo, kaj kiu estis aktiva en la frutempa Ŝin-budhisma movado en la vilaĝo Kaŭada (la regiono Kantoo) ĝis sia forpaso en 1290.

La verko verŝajne estis kompilita kelkajn jardekojn post la forpaso de Ŝinran. Juien diras en kelkaj lokoj, ke miskomprenoj kaj konfuzoj disvastiĝis inter adeptoj de Ŝinran en la regiono Kantoo, kaj ke ĉar malmultiĝis tiuj, kiuj same kiel li ricevis instruon rekte de Ŝinran, perpleksigitoj havis nenian lokon, al kiu ili povas turni sin por solvi siajn dubojn. Por certigi la ĝustan transdonon de la instruo de Ŝinran en la tempo, kiam deflankiĝintaj kredoj abundis kaj rektaj disĉiploj estis malaperantaj, Juien en sia maljuna aĝo surpaperigis sian verkon.

Memorlibro pri Herezoj en Lamentado dividiĝas en du ĉefajn partojn, ĉiu kun mallonga antaŭparolo, kaj finiĝas per postparolo. La unua parto konsistas el la vortoj de Ŝinran, kiujn supozeble Juien rekte aŭdis; tiuj vortoj estis enskribitaj en lian memoron kaj poste surpaperigitaj en la formo de noto ĉe diversaj okazoj. Por kompili Memorlibron pri Herezoj en Lamentado, Juien elektis kaj aranĝis dek tiajn notojn, kiuj konsistigas la unuajn dek paragrafojn de la verko.

La dua parto de Memorlibro pri Herezoj en Lamentado konsistas el la klarigoj far Juien pri la ok malsamaj miskomprenoj aŭ deflankiĝoj rilate la instruon de Ŝinran, kiuj siatempe disvastiĝis inter adeptoj. Juien prenas ĉiun miskomprenon en aparta paragrafo, formulante la falsan aserton ĉe la komenco kaj poste donante analizon pri ĝi kaj la ĝustan komprenon. Ankaŭ en tiu ĉi parto li citas ne nur sian propran noton de la vortoj eldiritaj de Ŝinran, sed ankaŭ verkojn de Ŝinran kaj aliajn sanktajn skribaĵojn.

Memorlibro pri Herezoj en Lamentado kiel la tuto povas esti konturita kiel ĉi-subaj:

  1. Antaŭparolo, skribita en la ĉina lingvo formala kaj digna, en kiu Juien diras la celon de sia verko.
  2. La unua parto el la paragrafoj 1-10.
  3. Antaŭparolo al la dua parto, en kiu Juien rememoras, ke ankaŭ dum la vivo de Ŝinran adeptoj en la regiono Kantoo faris la longan vojaĝon al Kioto por vidi lin kaj solvi dubojn kaj miskomprenojn.
  4. La dua parto el la paragrafoj 11-18.
  5. Postparolo, en kiu Juien emfazas la gravecon de fidela kompreno de la instruo. Li priskribas unu anekdoton koncernantan Ŝinran; ĝi montras, ke diferencoj en kompreno ekzistis inter disĉiploj de Hoonen (1132-1212). Li ankaŭ montras plurajn pli gravajn eldirojn de Ŝinran kaj kontemplas ankoraŭfoje la malfacilaĵojn ĉirkaŭantajn la transdonon de la instruo.
    Aldone al la ĉefparto de Memorlibro pri Herezoj en Lamentado konturita ĉi-supre, la manuskripto de Rennjo inkludas du apendicajn notojn.
  6. Memorando de la persekutado al la purlandisma instruo de Hoonen en 1207; dum la persekutado kelkaj disĉiploj estis ekzekutitaj kaj aliaj, inkluzive de Hoonen kaj Ŝinran, estis ekzilitaj. Estas ne sciate, kiam, kial, kaj de kiu tiu ĉi noto estis origine aldonita al la teksto de Memorlibro pri Herezoj en Lamentado; cetere kelkaj manuskriptaj kopioj de la verko ne inkludas ĝin.
  7. Noto de Rennjo ĉe la fino de lia kopio, diranta la gravecon de Memorlibro pri Herezoj en Lamentado kaj admonanta leganton kontraŭ sendistinga cirkuligado de ĝi. Oni konjektas, ke Rennjo faris tiun ĉi kopion en la aĝo de ĉirkaŭ 65 jaroj.

Tiu ĉi traduko sekvis la manuskripton de Rennjo, kies teksto estas havebla en multaj eldonaĵoj, inkluzive de Teihon Shinran Shônin Zenshû, vol.4 (Kioto, Hôzôkan, 1969), p.p.3-42, kaj Shinshû Shôgyô Zensho, vol.2 (Kioto, コyagi Kôbundô, 1941), p.p.773-795. Troviĝas etaj variantoj en la tekstoj de konservataj manuskriptaj kopioj. Mi konsultis tiujn ĉi tekstojn, precipe la manuskripton Eiŝoo faritan en 1516 de nekonato kaj konservatan en la universitata biblioteko コtani.

Por tiu ĉi Esperanta traduko mi referencis la anglan tradukon far Dennis Hirota, A Record in Lament of Divergences (The Collected Works of Shinran, vol.1, Kyoto, Honganji-ha, 1997), kaj la Esperantan tradukon far Takahara Ken, Notoj Lamentantaj Diferencojn (Saitama, Japana Budhana Ligo Esperantista, 1991).


Memorlibro pri Herezoj en Lamentado
Antaŭparolo

Kiam mi humile konsideras la pasintecon [kiam la bedaŭrata Majstro estis viva] kaj la nuntempon per mia malsaĝa menso, mi ne povas deteni min de lamento pro la herezoj kontraŭ la vera kredo, kiun li buŝe transdonis rekte al ni, kaj mi timas, ke estiĝos duboj kaj konfuzoj en la maniero, en kiu la posteuloj ricevas kaj transdonas la instruon. Kiel eblas eniro en la solan pordon de facila praktiko, krom se ni feliĉe renkontas kaj fidas veran gvidanton, kiun kondiĉoj okaze alportas al ni? Ne deformu eĉ la plej etan parton de la instruo de Alia Forto, per vortoj de kompreno bazita nur sur personaj opinioj.

Ĉi tie, do, mi surpaperigas iomete la vortojn eldiritajn de la bedaŭrata Majstro Ŝinran, kiuj restas profunde en mia memoro, nur por forigi la dubojn de kamaradaj praktikantoj.


1

"Savite de la nekonceptebla laboro de la Voto de Amitabo, mi realigos la naskiĝon en la Pura Lando": kiam vi tiel kredante konfidas vin al la Voto, pro kio la menso de firma intenco voki la Nomon de Amitabo estiĝas en via interno, en tiu momento vi tuj partoprenas en la profito esti prenita kaj neniam forlasita de Amitabo.

Sciu, ke la Primara Voto de Amitabo faras nenian distingon inter junuloj kaj olduloj, bonuloj kaj pekuloj; nur kredo estas nepra. Ĉar savi la viv-estaĵojn, kies karma peko estas profunda kaj peza, kaj kies kleŝoj abundas, estas la Voto.

Tial, por tiuj, kiuj konfidas sin al la Primara Voto, neniaj bonaj agoj estas postulataj, ĉar nenia bono superas la vokadon la Nomon de Amitabo. Ne estas bezonate malesperi pro la faritaj pekoj, ĉar nenia peko povas obstakli la aktivecon de la Primara Voto de Amitabo.

Tiel estis liaj vortoj.


2

Ĉiu el vi venis vidi min, travojaĝante la limojn de pli ol dek provincoj je risko de via vivo, nur kun la intenco demandi la vojon al naskiĝo en la lando de feliĉego. Sed se vi imagas en mi iun specialan scion pri la vojo al naskiĝo alia ol la vokado la Nomon de Amitabo aŭ pri sanktaj skribaĵoj, kiuj instruas ĝin, vi ege miskomprenas. Se tiel estus, ĉar troviĝas multaj eminentaj erudiciuloj en la suda ĉefurbo Nara kaj sur la norda monto Hiei, vi prefere havu renkonton kun ili kaj esploru ĝissate la nepraĵojn por naskiĝo.

Koncerne al mi Ŝinran, mi simple akceptas kaj konfidas min al tio, kion mia respektata gvidanto rakontis al mi, "Nur voku la Nomon de Amitabo kaj estu savita de Amitabo!" Nenia specialaĵo restas.

Mi tute ne scias, ĉu la vokado la Nomon de Amitabo estas vere la semo por naskiĝo en la Pura Lando, ĉu ĝi estas la karma ago, pro kiu mi devas enfali en inferon. Eĉ se mi estus trompita de Majstro Hoonen kaj vokante la Nomon de Amitabo enfalus en inferon, mi ne bedaŭros.

La kialo estas: se mi povus atingi Budhecon penante en aliaj praktikoj, kaj tamen vokinte la Nomon de Amitabo enfalus en inferon, tiam mi sentus bedaŭron, ke mi estis trompita. Sed mi ne estas kapabla por ajnaj aliaj praktikoj, tial infero estas definitive mia loĝejo, kion ajn mi faras.

Se la Primara Voto de Amitabo estas vera, la instruo de Ŝakja-munio ne povas esti falsa. Se la instruo de la Budho estas vera, la komentarioj de Ŝan-Daŭ ne povas esti falsaj. Se la komentarioj de Ŝan-Daŭ estas veraj, ĉu la vortoj de Hoonen povas esti mensogoj? Se la vortoj de Hoonen estas veraj, tio, kion mi Ŝinran diras, ne povas esti vana, ĉu ne?

Tiel estas, post ĉio, kiel tiu ĉi malsaĝa homo konfidas sin al la Voto. Finfine, ĉu vi prenas kaj akceptas la vokadon la Nomon de Amitabo, ĉu vi forĵetas ĝin, estas lasita al decido de ĉiu el vi.

Tiel estis liaj vortoj.


3

Eĉ bonulo povas naskiĝi en la Pura Lando; ne necesas diri, ke pekulo naskiĝos.

Kvankam devas esti tiel, oni ĝenerale diras, "Eĉ pekulo povas naskiĝi en la Pura Lando; ne necesas diri, ke bonulo naskiĝos." Tiu ĉi diro unuavide ŝajnas havanta pravan rezonon, sed ĝi kontraŭstaras la intencon de la Primara Voto, kiu estas Alia Forto. La kialo estas: al tiuj, kiuj dependas de sia bonfaro pere de sia mem-forto, mankas tutkora fido al Alia Forto, kaj tial ili ne akordas kun la Primara Voto de Amitabo. Sed kiam ili renversas la koron de mem-forto kaj konfidas sin al Alia Forto, ili povas naskiĝi en la vera kaj reala lando, la rekompencita lando.

Estas ne eble, ke ni plenaj de kleŝoj liberigas nin mem de naskiĝo-kaj-morto, kion ajn ni praktikas. Sentante doloron pro tio ĉi, Amitabo faris la Voton, kies esenca intenco estas, ke pekulo atingu Budhecon. Tial, pekuloj kiuj konfidas sin al Alia Forto unuavice posedas la veran kaŭzon de naskiĝo.

Sekve li diris, "Eĉ bonulo naskiĝas en la Pura Lando, des pli pekulo."


4

Rilate kompaton, troviĝas diferenco inter la Vojo de Saĝuloj kaj la Vojo de Pura Lando.

Kompato en la Vojo de Saĝuloj estas kompati, ami, kaj varti ĉiujn estaĵojn. Sed estas ekstreme malfacile plenumi la savadon de aliaj tiel, kiel oni deziras.

Kompato en la Vojo de Pura Lando devas esti komprenata ĉi tiel: rapide atingi Budhecon vokante la Nomon de Amitabo kaj, kun la koro de granda amo kaj granda kompato, libere profitigi viv-estaĵojn tiel, kiel oni deziras.

Kiom ajn ni sentas amon kaj kompaton dum nia nuna vivo, estas malfacile, ke ni savas aliajn tiel, kiel ni deziras; se tiel, tia kompato restas ne plenumita. Nur la vokado la Nomon de Amitabo estas la koro de granda kompato, kiu estas ĝisfunda.

Tiel estis liaj vortoj.


5

Koncerne al mi Ŝinran, mi neniam, eĉ unu fojon, vokis la Nomon de Amitabo por la bono de miaj forpasintaj gepatroj. Ĉar ĉiuj viv-estaĵoj senescepte iam estis miaj gepatroj kaj gefratoj en la daŭro de sennombraj vivoj en diversaj situacioj. Atinginte Budhecon post tiu ĉi nuna vivo, ni povas savi ĉiun el ili.

Se la vokado la Nomon de Amitabo ja estus bona ago, por kiu mi strebas per miaj propraj fortoj, tiam mi volonte direktus la meriton tiamaniere gajnitan por savi miajn gepatrojn. Sed tiel ne estas.

Se tamen ni rapide atingas enbodiiĝon en la Pura Lando simple forĵetante mem-forton, ni povos savi, per rimedoj de transcendaj fortoj, unue tiujn, kun kiuj ni havas proksimajn karmajn rilatojn, en kiun ajn karman suferadon ili estas sinkintaj en la ses regnoj tra la kvar formoj de naskiĝo.

Tiel estis liaj vortoj.


6

Ŝajnas, ke disputoj okazas inter adeptoj de la sola praktiko voki la Nomon de Amitabo, kiuj diras, "tiuj ĉi estas miaj disĉiploj" aŭ "tiuj estas liaj disĉiploj". Tio ĉi estas absolute sensenca.

Mi, Ŝinran, ne havas eĉ unu disĉiplon. La kialo estas: se mi kondukus homojn al la vokado la Nomon de Amitabo per miaj propraj klopodoj, tiam ili estus miaj disĉiploj; sed estas tute absurde nomi tiujn, kiuj vokas la Nomon de Amitabo ricevinte la gvidon de Amitabo, "miaj disĉiploj".

Ni kunvenas, kiam kondiĉoj kondukas nin al kunveno, kaj disiĝas, kiam kondiĉoj apartigas nin. Spite tion ĉi, kelkaj asertas: tiuj, kiuj forlasas unu gvidanton kaj sekvas alian gvidanton, ne povas naskiĝi en la Puran Landon, eĉ se ili vokas la Nomon de Amitabo. Tiu ĉi aserto estas absurda. Ĉu la asertantoj volas repreni la kredon donacitan de Amitabo, kvazaŭ ĝi apartenus al ili? Tia pretendo neniam devas havi sian lokon.

Se oni akordiĝas kun la spontana laboro de la Voto, oni vekiĝos al la bonfaro de la Budho kaj de siaj gvidantoj.

Tiel estis liaj vortoj.


7

La vokado la Nomon de Amitabo estas la unusola vojo libera de baroj. Kial? Al praktikantoj, kiuj ekhavis kredon, la dioj de la ĉielo kaj de la tero riverencas omaĝe, kaj maraoj kaj nebudhistoj donas nenian obstaklon. Nenia peka ago povas alporti karmajn rezultojn; nenia bona ago egalas al la vokado la Nomon de Amitabo.

Tiel estis liaj vortoj.


8

La vokado la Nomon de Amitabo, por ĝiaj praktikantoj, ne estas praktiko nek bona ago. Ĉar ĝi ne estas plenumita el ilia propra intenco, ĝi ne estas praktiko. Ĉar ĝi ne estas bono farita per ilia propra intenco, ĝi ne estas bona ago. Ĉar ĝi estiĝas tute el Alia Forto kaj estas libera de mem-forto, por la praktikanto, ĝi ne estas praktiko nek bona ago.

Tiel estis liaj vortoj.


9

"Kvankam mi vokas la Nomon de Amitabo, la sento de dancado kun ĝojo estas malforta en mia interno, kaj mi ne havas la koron dezirantan iri senprokraste al la Pura Lando. Kiel estas tio ĉi?"

Kiam mi demandis la Majstron pri tio ĉi, li respondis, "Ankaŭ mi havis tiun ĉi demandon, kaj la samo okazas al vi, Juien-boo! Kiam mi konsideras profunde pri ĝi, mi des pli komprenas, ke mia naskiĝo estas komplete destinita, ĝuste pro la fakto, ke mi ne ĝojas pri tio, kio devus tiom ĝojigi min, kvazaŭ mi dancus en la aero kaj sur la tero. Tio, kio subpremas la koron, kiu devas ĝoji, kaj kio retenas nin de ĝojo, estas la ago de kleŝoj. Tamen, la Budho jam de antaŭe scias tion ĉi kaj nomis nin 'malsaĝaj estaĵoj plenaj de kleŝoj'; tial, ekkonsciinte, ke la kompatema Voto de Alia Forto estas certe por la bono de ni mem, ĉi tiaj estaĵoj, ni trovas la Voton des pli fidinda.

"Cetere, malhavante la koron dezirantan iri senprokraste al la Pura Lando, ni maltrankvile imagas la eventualan morton, kiam ni iomete malsaniĝis; ankaŭ tio ĉi estas la ago de kleŝoj. Estas malfacile, ke ni forĵetas tiun ĉi malnovan hejmon de suferoj, kie ni transmigradis dum nekalkuleblaj kalpoj ĝis la nuno, kaj ni sentas nenian sopiron al la Pura Lando de paco, kie ni ankoraŭ ne naskiĝis. Vere, kiom fortaj estas niaj kleŝoj! Sed, kvankam ni estas malinklinaj por foriri de tiu ĉi mondo, ni destinite naskiĝos en tiu lando en la momento, en kiu niaj karmaj ligiloj kun tiu ĉi mondo elĉerpiĝos kaj ni senhelpe mortos. Amitabo kompatas precipe tiujn, kiuj malhavas la koron dezirantan iri senprokraste al la Pura Lando. Konsiderante tion ĉi, ni sentas la grandan Voton de granda kompato ĉiam pli fidinda kaj komprenas, ke nia naskiĝo estas destinita.

"Se ni havus la senton de dancado kun ĝojo kaj dezirus iri senprokraste al la Pura Lando, ni kun miro supozus ke ni estas liberaj de kleŝoj."

Tiel estis liaj vortoj.


10

Rilate la vokadon la Nomon de Amitabo, malesto de signifo [juĝita de ni viv-estaĵoj] estas ĝia vera signifo, ĉar ĝi estas for de ĉiuj esprimoj, eksplikoj, kaj konceptoj de nia flanko. Tiel la Majstro diris.

[Pri Deflankiĝoj el la Instruo de Ŝinran]

En la pasinteco, kiam nia Majstro Ŝinran estis viva, kamaradaj praktikantoj, kiuj penis vojaĝi al la malproksima ĉefurbo kun la sama aspiro kaj fiksis sian koron sur la venontan plenumitan landon kun la sama kredo, kune aŭskultis lian komprenon en la sama tempo. Tamen, mi aŭdis, ke inter la sennombraj junuloj kaj maljunuloj, kiuj vokas la Nomon de Amitabo sekvante tiujn praktikantojn, troviĝas en la lasta tempo nemalmultaj homoj, kiuj elmetas herezajn opiniojn neniam instruitajn de la Majstro. Tiuj ĉi senbazaj asertoj estos precize klarigitaj ĉi-sube.


11

Pri tiuj homoj, kiuj mirigas kaj konfuzas analfabetajn kolegojn vokantajn la Nomon de Amitabo, dirante, "Al kiu vi konfidas vin en vokado la Nomon de Amitabo, ĉu al nekonceptebla laboro de la Voto, aŭ al tiu de la Nomo?", sen klarigi sufiĉe tiujn ĉi du specojn de nekonceptebla laboro.

Ni devas atente konsideri tiun ĉi problemon kaj atingi ĝustan komprenon pri ĝi.

Pere de la nekonceptebla laboro de la Voto, Amitaba Budho elpensis la Nomon facile teneblan kaj facile vokeblan, kaj promesis akcepti kaj preni tiujn, kiuj vokas tiun ĉi Nomon. Unue, do, estas pro la projekto de la Tatagato, ke ni vokas la Nomon de Amitabo kun la kredo, ke ni, savite de la nekonceptebla laboro de la granda Voto de granda kompato de Amitabo, foriros de naskiĝo-kaj-morto. Se ni komprenas tion ĉi, nia prudento tute ne enmiksiĝas [en la laboron de la Voto], kaj tial, konforme al la Primara Voto, ni naskiĝos en la vera plenumita lando.

Tio estas, kiam ni konfidas nin ekskluzive al la nekonceptebla laboro de la Voto, ankaŭ la nekonceptebla laboro de la Nomo estas inkludita; la nekonceptebla laboro de la Voto kaj tiu de la Nomo estas unu, kun neniu ajn distingo.

Due, la homoj, kiuj distingas bonajn kaj pekajn agojn kaj konsideras ilin helpojn aŭ malhelpojn por naskiĝo, intermetante sian propran kalkulon, ne konfidas sin al la nekonceptebla laboro de la Voto, kaj penante fari agojn utiligeblajn por naskiĝo en sia sino, ili igas la vokadon la Nomon de Amitabo, kiun ili vokas, sia propra praktiko. Tiaj homoj ne konfidas sin ankaŭ al la nekonceptebla laboro de la Nomo. Kvankam al ili mankas la koro de konfido, ili naskiĝos en la landlima regiono, la lando de pigreco, la kastelo de dubo, aŭ la utera palaco, kaj tamen en la fino naskiĝos en la plenumita lando per la virto de la "Voto ke estaĵoj finfine naskiĝu". Tio ĉi estas la nekonceptebla forto de la Nomo. Ĉar ĝi ankaŭ estas nenio alia ol la nekonceptebla laboro de la Voto, la du estas entute unu.


12

Pri la aserto: Por la praktikantoj, kiuj ne legas la sutrojn kaj komentariojn kaj ne sin okupas en studado, naskiĝo ne estas definitiva.

Tiu ĉi pretendo preskaŭ neniom indas je kritiko.

Laŭ la instruo de ĉiuj sanktaj skribaĵoj, kiuj klarigas la signifon de la vero kaj realeco de Alia Forto, se oni konfidas sin al la Primara Voto kaj vokas la Nomon de Amitabo, oni atingas Budhecon. Krom tio, kia studo necesas por la naskiĝo?

Ja, la homoj konfuzitaj pri tiu ĉi rezono devas sin okupi en studado per ĉiuj rimedoj kaj kompreni la signifon de la Primara Voto. Sed nenio estas pli kompatinda ol malkompreno de la fundamenta intenco de la sanktaj instruoj, eĉ se oni legas kaj studas la sutrojn kaj komentariojn.

La Nomo estas destinita, por ke la homoj, kiuj ne konas eĉ unu literon kaj estas malkleraj pri la logiko de la sutroj kaj komentarioj, povu facile voki; tial ĝi estas nomata "facila praktiko". Estas la Vojo de Saĝuloj preni studon kiel esencon; ĝi estas nomata "malfacila praktiko". Rilate tiujn, kiuj sin okupas en studado kun misaj intencoj, loĝante en la pensoj de bona famo kaj profito, troviĝas la aŭtoritata teksto: "Mi dubas, ĉu ilia naskiĝo en la venonta vivo estas efektive destinita."

En la nuna tempo, la anoj de la sola praktiko vokadi la Nomon de Amitabo kaj la anoj de la Vojo de Saĝuloj iniciatis disputojn pri la instruo; ĉiu el ili pretendas, "Mia vojo estas supera, kaj la via estas malsupera." Dum ili faras tion, malamikoj de la darmo aperas kaj la darmo estas kalumniata. Ĉu tio ĉi ne rezultigas finfine insultadon kaj detruon al la instruo, kiun ili mem sekvas?

Supozu, ke ĉiuj aliaj skoloj kune diras, "La vokado la Nomon de Amitabo estas por la bono de senvaloraj homoj; tiu instruo estas supraĵa kaj vulgara." Eĉ tiam, sen la plej eta argumentado, vi devas simple respondi, "Kiam malsaĝaj estaĵoj de malsupera kapablo kiel ni mem, sensciaj pri eĉ unu litero, konfidas sin al la Voto, ili estas savitaj; tiel ni aŭdas. Ĉar ni akceptas kaj konfidas nin mem al tiu ĉi instruo, ĝi estas por ni la plej supera darmo, kvankam por tiuj de supera kapablo ĝi eble ŝajnas vulgara. Eĉ se aliaj instruoj estas elstaraj, ĉar ili estas super nia kapablo, ili estas malfacile praktikeblaj por ni. La fundamenta intenco de la Budhoj estas nenio alia ol liberigi nin ĉiujn de naskiĝo-kaj-morto, do vi ne malhelpu nin por praktiki la vokadon la Nomon de Amitabo." Se vi ĉi tiel respondas sen rankoro, kiu volonte ofendas vin? Krome, troviĝas aŭtoritata teksto, kiu diras, "Kie disputado okazas, tie kleŝoj estiĝas. Saĝuloj devas distanciĝi."

La bedaŭrata Majstro diris:

Ŝakja-munio instruis, "Unuj konfidas sin al tiu ĉi instruo, aliaj insultas ĝin." Mi jam konfidis min al ĝi, kaj troviĝas tiuj, kiuj insultas ĝin; pro tiu ĉi fakto mi komprenas, ke la Budhaj vortoj estas ja veraj. Tial, mi komprenas des pli klare, ke mia naskiĝo estas firme destinita. Se troviĝus neniu, kiu insultas tiun ĉi instruon, ni certe mirus, kial troviĝas nur konfidantoj sed ne insultantoj. Per tio tamen mi ne volas diri, ke la vokado la Nomon de Amitabo nepre devas esti kalumniata; mi nur mencias la fakton: la Budho anticipis, ke troviĝos konfido kaj insulto ambaŭ, kaj instruis tion ĉi, por ke la posttempaj homoj havu nenian dubon.

Tiel estis liaj vortoj.

Al mi tamen ŝajnas, ke lastatempe la praktikantoj de la vokado la Nomon de Amitabo sin okupas en studado por ĉesigi kritikon de aliaj kaj sin pretigas por debato kaj argumentado. Se oni studas, pli kaj pli oni komprenas la fundamentan intencon de Amitabo kaj konsciiĝas pri la grandeco de la kompatema Voto tiel, ke oni povas ekspliki al tiuj, kiuj maltrankvile dubas, ĉu naskiĝo estas ebla por mizeraj homoj kiel ili mem, ke la Primara Voto ne distingas inter homoj, ĉu ili estas bonaj aŭ pekaj, ĉu ili estas puraj aŭ makulitaj. Nur tiam troviĝas signifo esti klerulo. Sed timigi tiujn, kiuj okaze vokas la Nomon de Amitabo konforme al la Primara Voto sen ia ajn profunda penso ─ dirante, ke oni devas havi klerecon ─ estas la ago de demono obstaklanta la darmon, aŭ de malamiko de Budho. Tiaj homoj ne nur malhavas kredon de Alia Forto, sed ankaŭ konfuzas aliajn per eraraj pensoj.

Oni devas atenteme eviti, ke oni iros kontraŭ la intenco de la bedaŭrata Majstro. Estas vere priplorinde, se oni ne estas konforma al Amitaba Primara Voto.


13

Pri la aserto: Tiuj, kiuj ne timas fari pekon pro la nekonceptebla laboro de la Primara Voto, estas impertinente fieraj pri la Primara Voto kaj tial ne naskiĝos en la Pura Lando.

Tio ĉi estas eldiro de tiu, kiu dubas la Primaran Voton kaj miskomprenas la influon de bona aŭ peka karmo de pasintaj vivoj.

Bonaj pensoj estiĝas ĉe ni pere de la instigo de bona karmo el la pasinteco, kaj pekaj pensoj venas kaj plenumiĝas pere de la laboro de peka karmo. La bedaŭrata Majstro diris, "Sciu, ke ĉiu peka ago farita ─ eĉ tiel eta kiel polvero sur la pinto de kunikla felo aŭ de ŝafa lano ─ havas sian kaŭzon en pasinta karmo."

Krome la Majstro iam demandis, "Juien-boo, ĉu vi akceptas ĉion, kion mi diras?"

"Jes, mi akceptas," mi respondis.

"Nu, ĉu vi ne kontraŭas al tio, kion ajn mi ordonas al vi?" li ripete demandis.

Mi humile ĵuris tion ĉi. Tiam li diris, "Nu, mi volas, ke vi mortigu mil homojn. Se vi faras tiel, vi certe naskiĝos en la Pura Lando."

Mi respondis, "Kvankam vi ordonas tion, mi timas, ke mi ne povas mortigi eĉ unu homon per mia kapablo."

"Kial do vi diris, ke vi sekvos tion, kion ajn mi diras al vi?"

Li daŭrigis, "Per tio ĉi vi certe komprenis, ĉu ne? Se ni povus ĉiam agi laŭ nia deziro, kiam mi ordonis vin mortigi mil homojn por naskiĝi en la Pura Lando, vi estus entrepreninta mortigadon. Sed ĉar al vi mankas la karma kaŭzo instiganta vin mortigi eĉ unu homon, vi ne mortigas. Vi ne mortigas, ne ĉar via koro estas bona. Tiel same, povas esti, ke iu persono dezirante vundi neniun tamen rezulte mortigas cent aŭ mil homojn." Tiel dirante li montris al ni: Oni ĝenerale kredas, ke se nia koro estas bona, estas bone por la naskiĝo, kaj ke se nia koro estas malbona, estas malbone por la naskiĝo; kaj oni ne komprenas, ke la nekonceptebla laboro de la Voto savas nin.

Iam estis iu persono, kiu enfalis en malĝustan opinion. Li asertis, ke ĉar la Voto estis starigita por savi pekulojn, oni devas intence fari pekon kiel agon por la naskiĝo. Kiam onidiro pri misago pli kaj pli disvastiĝis, la Majstro skribis en sia letero, "Troviĝas antidoto. Tio ne signifas, ke vi volonte prenu venenon." Tiu ĉi admono estas por ĉesigi tiun malĝustan komprenon. Ĝi neniel implicas, ke peko malhelpas la naskiĝon.

Li ankaŭ diris, "Se nur per observado de preceptoj kaj de reguloj ni povus konfidi nin al la Primara Voto, kiel ni povus iam gajni liberiĝon el naskiĝo-kaj-morto?" Eĉ tiaj mizeraj estaĵoj kiel ni mem, renkontinte la Primaran Voton, povas vere fieri pri ĝi. Sed eĉ se tiel estas, kiel ni povus fari pekajn agojn sen karma kaŭzo en ni mem?

La Majstro plu diris:

Por tiuj, kiuj pangajnas tirante reton aŭ hokante fiŝojn en maroj kaj riveroj, por tiuj, kiuj sin vivtenas ĉasante bestojn aŭ kaptante birdojn sur kampoj kaj montoj, kaj por tiuj, kiuj pasigas sian vivon farante komercon aŭ kulturante kampojn kaj rizejojn, la afero estas tute egala. Se la karma kaŭzo tiel instigas nin, ni faros ĉian ajn agon.

Lastatempe tamen troviĝas la homoj, kiuj ŝajnigante sin kiel "deziranton al la postvivo" avizas ĉe la pordo de praktikejo, ke tiuj, kiuj faris tiun aŭ tian agon, ne rajtas eniri, kvazaŭ nur bonuloj meritus voki la Nomon de Amitabo. Ĉu tiuj ĉi homoj ne estas "eksteren esprimantaj la aspekton de saĝo, de bono, aŭ de diligenteco, dum interne entenantaj falsaĵojn"?

Eĉ la peko, kiun ni faris fierante pri la Voto, okazas pere de la instigo de pasinta karmo. Tial, Alia Forto ekzistas en tio, ke ni konfidas nin tute al la Primara Voto, lasante kaj bonon kaj pekon al karma rekompenco. La Notoj pri Konfido Sola diras:

Vi diras, ke vi ne povas esti savita, ĉar vi estas estaĵo de karma peko. Ĉu vi scias, kiom da forto Amitabo posedas?

Kiam oni havas la koron, kiu fieras pri la Primara Voto, la konfido al Alia Forto fariĝas des pli firme definitiva.

Se vi konfidus vin al la Primara Voto nur post la tuta distranĉo de karma peko kaj de kleŝoj, troviĝus nenia motivo fieri pri la Voto. Sed distranĉi kleŝojn estas fariĝi Budho; por tiuj, kiuj estas jam Budho, fariĝus sensignifa la Voto, kiu estis starigita post profunda pensado dum kvin kalpoj.

Tiuj, kiuj admonas aliajn pro fierado pri la Primara Voto, mem ŝajnas esti katenataj de kleŝoj kaj malpuraĵoj. Ĉu tio ĉi mem ne implicas fieradon pri la Voto? Kiu speco de peko apartenas al "fierado pri la Primara Voto", kaj kiu speco ne? Prefere mi dirus, ke tiu ĉi argumentado estas entute la produktaĵo de infaneca pensado.


14

Pri la aserto: Oni devas kredi, ke la grava karma peko de ok miliardoj da kalpoj povas esti eliminita per unufoja vokado la Nomon de Amitabo.

Estas skribite [en la Sutro de Kontemplado], ke troviĝas tiuj homoj plenaj de la dek pekoj kaj de la kvin pezaj krimoj, kiuj, kvankam ili pasigis siajn vivojn sen vokado la Nomon de Amitabo, tuj antaŭ la morto, instigite de la instruo de bona gvidanto, fine komencis voki la Nomon de Amitabo por la unua fojo; per unufoja vokado karma peko de ok miliardoj da kalpoj estas eliminita, kaj per dekfoja vokado grava karma peko de okdek miliardoj da kalpoj estas eliminita, kaj pro tio ili naskiĝas en la Pura Lando. Ŝajnas al mi, ke unufoja aŭ dekfoja vokado estas instruita, por ke ni povu scii la gravecon de la dek pekoj kaj de la kvin pezaj krimoj. Tiuj, kiuj asertas ĉi-supraĵon, tamen diras nur pri la profito de la elimino de peko. Tio ĉi multe malpli atingas la instruon, kiun ni akceptas. Jen la kialo: Pere de la prilumado de Amitabo ni tuj ricevas diamantan kredon, kiam nia volo konfidi nin al la Amitaba Voto estiĝas; tial, jam en tiu momento Amitabo kondukas nin al la stadio de la ĝusta destinito al la naskiĝo, kaj kiam nia vivo finiĝas, ĉiuj niaj kleŝoj kaj obstakloj de peko transformiĝas kaj ni estas kondukitaj al la klarvido pri la neoriginado de ĉiuj ekzistaĵoj. Kiam ni pensas, "Se ne troviĝus tiu ĉi kompata Voto, kiel tiaj mizeraj pekofarantoj kiel ni mem povus gajni emancipon el naskiĝo-kaj-morto?", tiam ni ekscias, ke la vokado la Nomon de Amitabo, kiun ni daŭrigas dum la tuta vivo, devas esti komprenata kiel la esprimo de nia dankemo al la favoro kaj al la virta laboro de la granda kompato de la Tatagato.

Kredi, ke kiam vi vokas la Nomon de Amitabo, ĉiun fojon via karma peko estas eliminita, estas nenio alia ol klopode elimidadi vian karman pekon por naskiĝi en la Pura Lando per via propra forto. Tiuokaze vi povas naskiĝi nur per tio, ke vi estas ĉiam diligenta en la vokado la Nomon de Amitabo ĝis la ĝusta momento de morto, ĉar ĉiu penso, kiu okazas al vi dum la tuta vivo, estas kateno liganta vin al naskiĝo-kaj-morto. Sed ĉar nia karma rekompenco restriktas nin, ni povus, renkontinte diversajn neatenditajn akcidentojn aŭ turmentite de la doloro pro malsano, atingi la finon de nia vivo sen ĝusta sinkoncentrado sur Amitabo; en tiaj cirkonstancoj estas malfacile voki la Nomon de Amitabo. Kiel do la karma peko farita en tiu fina intertempo povas esti eliminita? Se ĝi ne estas eliminita, ĉu la naskiĝo ne eblas?

Se ni konfidas nin al Amitaba Voto, kiu prenas kaj neniam forlasas nin, tiuokaze eĉ se pro neatenditaj cirkonstancoj ni faras pekan agon kaj mortas sen vokado la Nomon de Amitabo ĉe la fino, ni tuj naskiĝos en la Pura Lando. Plu, eĉ se ni vokas la Nomon de Amitabo ĉe la momento de morto, tio estas nenio alia ol la esprimo de nia dankemo al la favoro de Amitabo, la esprimo de la konfido al la Budho des pli, kiam la ĝusta momento de nirvano alproksimiĝas.

La deziro elimini karman pekon pere de la vokado la Nomon de Amitabo estiĝas el la koro de mem-forto; ĝi estas la fundamenta intenco de la homoj, kiuj preĝas por esti en la stato de ĝusta sinkoncentrado, kiam ilia vivo finiĝas. Ĝi sekve malkaŝas foreston de la vera kredo, kiu estas Alia Forto.


15

Pri la aserto: Oni povas jam atingi nirvanon tenante tiun ĉi korpon plenan de kleŝoj.

Tiu ĉi eldiro estas tute absurda. La atingo de Budheco kun tiu ĉi korpo estas la esenco de la Mantrisma-esoterisma instruo; ĝi estas la rezulto atingebla pere de la tri specoj de mistikaj agoj. La purigado de la ses sensorganoj estas la instruo de la Unu Vehiklo de la Lotusa Sutro; ĝi estas la virto akirebla pere de la kvar praktikoj de ripozo. Tiuj ĉi estas ambaŭ la vojoj de la malfacila praktiko, kiun povas sekvi nur tiuj de supera kapablo; ili kondukas al la nirvano realigebla pere de plenumado de kontempla praktiko. Atingi nirvanon en la venonta vivo estas la esenco de la Purlandismo de Alia Forto; ĝi estas la principo efektivigebla pere de la definitiva starigo de kredo. Tio ĉi estas la vojo de facila praktiko, kiun povas sekvi tiuj de malsupera kapablo; ĝi estas la instruo, kiu faras nenian distingon inter la bono kaj la peko.

Ĉar estas ekstreme malfacile liberigi sin el kleŝoj kaj el malhelpoj de karma peko en tiu ĉi vivo, eĉ la virtoplenaj bikŝuoj, kiuj praktikas la Mantrismon kaj la Lotusan Sutron, preĝas por nirvano en la venonta vivo. En nia kazo, la afero ne necesas esti klarigita. Al ni mankas la observado de preceptoj kaj la kompreno pri saĝo ambaŭ, sed kiam, allasante nin mem esti portitaj sur la ŝipon de Amitaba Voto, ni transiros tiun ĉi oceanon de suferado, nome de naskiĝo-kaj-morto, kaj atingos la bordon de la Pura Lando, la nigraj nuboj de kleŝoj fluge foriros kaj la luno de klarvido, de vera realeco, tuj aperos. Unuiĝinte kun la senbara lumo pleniganta la dek direktojn, ni profitigos ĉiujn viv-estaĵojn. Tio okazas en tiu momento, kiam ni atingos nirvanon.

Ĉu tiuj, kiuj parolas pri la realigo de la nirvano per tiu ĉi korpo, efektive prezentas diversajn avatarojn, posedas la tridek du trajtojn kaj la okdek markojn de Budho, kaj predikas la darmon por profitigi estaĵojn, same kiel Ŝakja-munio? La nirvano dum tiu ĉi vivo signifas ĝuste tion ĉi. Estas dirite en himno:

Kiam venas la tempo, en kiu

Kredo, nedetruebla kiel diamanto, fariĝas definitiva,

Amitabo prenas kaj gardas nin kun sia kompata lumo,

Por ke ni apartiĝu por ĉiam de naskiĝo-kaj-morto.

Tio ĉi signifas, ke ĉe la momento, en kiu nia kredo fariĝas definitiva, ni estas prenitaj, neniam forlasitaj, kaj pro tio ni ne plu transmigros en la ses regnoj. Nur tiam ni apartiĝas por ĉiam de naskiĝo-kaj-morto. Ĉu koni ĉi tiel estas kun konfuzo nomate "atingi nirvanon"? Estas bedaŭrinde, ke tia miskompreno estiĝis.

La bedaŭrata Majstro diris,

Laŭ la vera esenco de la vojo de Pura Lando, oni konfidas sin al la Primara Voto en tiu ĉi vivo, kaj realigas nirvanon en la Pura Lando; tio ĉi estas la instruo de mi aŭdita.


16

Pri la aserto: Kiam praktikantoj de kredo hazarde koleriĝas, aŭ faras malbonajn agojn, aŭ disputas kun kolegaj praktikantoj, ili ĉiun fojon devas nepre ŝanĝi sian koron.

Tio ĉi ŝajnas speguli la sintenon de klopodado por naskiĝi per ĉesigo de peko kaj per plenumo de bono.

Por la homoj de tutkora unu praktiko, ŝangi koron okazas nur unu fojon. La homoj, kiuj en sia ĝisnuna ordinara vivo estis sensciaj pri la vera esenco de la Primara Voto, de Alia Forto, eksciis pere de Amitaba saĝo turnita al ili, ke ili ne povas naskiĝi kun la pensoj kaj sentoj kaŝitaj en si, kaj ili forĵetas siajn antaŭajn koron kaj menson kaj konfidas sin mem al la Primara Voto. "Ŝanĝi koron" signifas ĝuste tion ĉi.

Supozu, ke la naskiĝo estus ebla nur per tio, ke oni ŝanĝadas sian koron tage kaj nokte ĉiufoje en la okazo de incidento. Sed homa vivo estas tia, kia finiĝas eĉ antaŭ ol eligita spiro denove retiriĝas. Se ni mortas sen ŝanĝo de nia koro kaj sen daŭrigo de milda koro kaj de sindeteno, ĉu Amitaba Voto, kiu prenas kaj neniam forlasas nin, fariĝas sensignifa?

Kelkaj diras per siaj lipoj, ke ili konfidas sin al la forto de la Voto, kaj tamen kaŝas en sia koro la penson, ke kvankam la Voto savi la pekajn homojn estas trans koncepta kompreno, finfine ĝi savas precipe la bonajn. Ili dubas la forton de la Voto kaj malhavas la koron de la konfido al Alia Forto; pro tio ili estas destinitaj al naskiĝo en la angulo de la Pura Lando. Kiel lamentinda estas tio ĉi!

Se la vera kredo fariĝis definitiva, la naskiĝo estos alportita de Amitaba intenco, do devas esti nenia kalkulado de nia flanko. Eĉ kiam ni estas pekaj, se ni respektas la forton de la Voto des pli profunde, milda koro kaj sindeteno certe estiĝos ĉe ni pere de ĝia spontana laboro. En ĉiu okazo, dum la naskiĝo estas koncernata, ni devas konstante kaj fervore rememori la enorman bonfaron de Amitabo, ne havante sagacetan penson. Tiam la vokado la Nomon de Amitabo ja eliĝos el ni; tio ĉi estas per-si-memo. Nenia kalkulado de nia flanko estas nomata per-si-memo. Ĝi estas ja Alia Forto.

Ŝajnas tamen, ke troviĝas la homoj, kiuj pedante diras, ke per-si-memo havas diferencan signifon. Tio estas bedaŭrinda.


17

Pri la aserto: Naskiĝinto en la angulo de la Pura Lando finfine enfalos en inferon.

En kiu aŭtoritata dokumento troviĝas tia diro? Estas bedaŭrinde, ke tio ĉi estas subtenata de tiuj, kiuj deklaras sin klerulo. Kiel ili legas la sutrojn, traktaĵojn, kaj aliajn sanktajn skribaĵojn?

Al mi estis instruite, ke praktikantoj malhavantaj la veran kredon naskiĝas en la angulo pro sia dubo pri la Primara Voto, kaj ke post la pentofaro pro la peko de dubo ili atingas la klarvidon en la plenumita lando.

Ĉar praktikantoj de la vera kredo estas maloftaj, al multaj estas rekomendite naskiĝi en la transformita lando. Aserti, spite tion ĉi, ke naskiĝi tie estas finfine vane, estas nenio alia ol akuzi Ŝakja-munion, ke Li mensogis.


18

Pri la aserto: La grandeco de la Budhoj, kiuj ni fariĝos, dependas de la sumo de niaj donacoj al la samgo.

Tio ĉi estas tute absurda kaj sensenca. Antaŭ ĉio, ĉu ne estas neeble determini la grandecon de Budho? Kvankam la Majstro de la instruo pri la Pura Lando de paco menciis [en sutroj] la alton de Amitabo, tio ĉi aludas formon de la rekompencita korpo de kompataj rimedoj. Budho, vekiĝinte al la klarvido de darmo-naturo, havas nenian formon, ĉu longa aŭ kurta, ĉu kvadrata aŭ ronda, kaj nenian koloron, ĉu bluan, flavan, ruĝan, blankan, aŭ nigran; kiel do oni povas determini la grandecon?

Estas skribite [en sutroj], ke vokante la Nomon de Amitabo oni rigardas transformitan Budhon. Rilate tion ĉi, estas skribite [en sutroj], ke per granda vokado la Nomon de Amitabo oni vidas grandan Budhon kaj per malgranda vokado oni vidas malgrandan Budhon. Verŝajne la ĉi-supra aserto erare ligiĝis kun tiu ĉi ideo.

Plu, oni povus diri, ke fari oferojn estas la praktiko de la paramito de donaco. Sed kiom ajn altvaloran trezoron oni oferas antaŭ Budhon aŭ donas al gvidanto, estas sensence, se oni malhavas la veran kredon. Kaj eĉ se oni ne faras donacon de unu paperfolio aŭ duono de seno al la samgo, se oni donas sian koron al Alia Forto kaj havas la profundan kredon, tio estas konforma al la esenca intenco de la Voto.

Post ĉio, ĉu tiuj homoj ne celas minaci la kolegajn praktikantojn kun la motivo de sekularaj deziroj, uzante la Budhan instruon kiel pretekston?


[Postskribo]

Ŝajnas, ke ĉiu el la asertoj diskutitaj supre estiĝis de herezaj kredoj. Iam la bedaŭrata Majstro rakontis: En la tempo de la Majstro Hoonen, inter liaj multaj disĉiploj troviĝis tre malmultaj, kiuj havis la saman kredon kiel Hoonen, kaj pro tio Ŝinran implikiĝis en debaton kun kelkaj kolegaj praktikantoj. Ĝi okazis jene.

Ŝinran diris, "Mia kredo kaj tiu de la Majstro estas unu."

Seikan-boo, Nembucu-bo, kaj aliaj kolegoj forte refutis, "Kiel via kredo povas esti sama kiel tiu de la Majstro?"

Ŝinran respondis, "La Majstro posedas vastan saĝon kaj klerecon. Mi estus erara, se mi pretendus esti sama en tiuj rilatoj; sed en kredo, kiu estas la kaŭzo de la naskiĝo, troviĝas nenia diferenco. La kredo de la Majstro kaj la mia estas unu kaj la sama."

La aliaj tamen restis skeptikaj, ankoraŭ riproĉe demandante, kiel tio povas esti. Do fine ili ĉiuj decidis, ke la debato estu alportita al Hoonen por aŭskulti lian juĝon, kiu flanko estas prava.

Kiam ili prezentis la detalojn de la problemo, la Majstro Hoonen diris, "Mia kredo estas donacita de Amitabo; la kredo de Zenŝin-boo [Ŝinran] ankaŭ estas donacita de Amitabo. Tial ili estas unu kaj la sama. Tiu homo kun diferenca kredo certe ne iros al la Pura Lando, al kiu mi iros."

Tiel [Ŝinran rakontis]. Verŝajne inter la tiutempaj homoj de tutkoreco kaj de unu praktiko troviĝis tiuj, kiuj ne havas la saman kredon kiel Ŝinran.

Kvankam ĉiuj ĉi supraĵoj estas ripetoj de la samaj vortoj, mi notas ilin ĉi tie. Dum la roso de vivo apenaŭ estas alkroĉita al velkinta herbfolio, kiu estas mi mem, mi povas aŭskulti la nesolvitajn problemojn de tiuj, kiuj akompanas min laŭ la vojo, kaj rakonti al ili, kion la Majstro Ŝinran diris. Sed mi lamentas, ke post kiam miaj okuloj fermiĝos, konfuzoj rilate la instruon certe okazos. Kiam vi estos konfuzitaj de tiuj, kiuj diskutas pri tiaj opinioj kiaj estis notitaj supre, atente legu la sanktajn skribaĵojn, kiuj estas konformaj al la penso de la bedaŭrata Majstro, kaj kiujn li mem kutime legis. En la sanktaj skribaĵoj, ĝenerale dirite, estas miksitaj la vera kaj reala instruo kaj la akomodita kaj provizora instruo. Estas la fundamenta intenco de la Majstro, ke ni forĵetas la akomoditan kaj prenas la realan, kaj flanken metas la provizoran kaj adopti la veran. Vi devas sub nenia cirkonstanco mislegi la sanktajn skribaĵojn. Mi elektis kelkajn gravajn aŭtoritatajn dokumentojn kaj aldonis ilin al tiu ĉi verko kiel normon.

La Majstro ofte diris:

Kiam mi konsideras profunde la Voton de Amitabo, kiu estiĝis el la profunda pensado dum kvin kalpoj, mi klare vidas, ke ĝi estas tute por la bono de mi mem sola! Do mi estas plena de dankemo al la Primara Voto, en kiu Amitabo intencas savi min, kvankam mi estas ŝarĝita per tia peza karmo.

Konsiderante nun ankoraŭfoje pri tiu ĉi eldiro de la Majstro, mi trovas, ke ĝi tute ne diferencas de la valoraj vortoj de Ŝan-Daŭ.

Sciu, ke vi mem estas nenio alia ol malsaĝa estaĵo de karma peko, kaptata en naskiĝo-kaj-morto, ĉiam mergiĝanta kaj ĉiam vaganta en transmigrado de antaŭ nemezureblaj kalpoj, havanta nenian kondiĉon, kiu kondukus vin al emancipo.

Tial, mi sentas dankemon al la vortoj de la Majstro, en kiuj li donis sin mem kiel ekzemplon, por ke ni klare vidu, ke ni restas trompita kaj scianta nenion pri la profundeco de nia karma peko kaj pri la grandeco de Amitaba bonfaro.

Vere, mi mem kaj aliaj diskutas nur pri bono kaj peko, lasante Amitaban bonfaron sen konsidero. Inter la vortoj de la Majstro estas:

Mi scias tute nenion pri bono kaj peko. Jen la kialo: Se mi povus scii ĝisfunde, kiel Tatagato scias, ke iu ago estas bona, tiam mi scius bonon. Se mi povus scii ĝisfunde, kiel Tatagato scias, ke iu ago estas peka, tiam mi scius pekon. Sed por malsaĝa estaĵo plena de kleŝoj, en tiu ĉi efemera mondo ─ tiu ĉi brulanta hejmo ─ ĉiuj aferoj estas senescepte fikciaj kaj falsaj, tute sen vero kaj sincero. La vokado la Nomon de Amitabo sola estas vera kaj reala.

Vere, mi mem kaj aliaj parolas nur falsaĵojn unu kun la alia. Dume troviĝas vere bedaŭrinda afero. Koncerne la vokadon la Nomon de Amitabo, ni diskutas pri la eco de kredo aŭ eksplikas ĝin al kolegoj; tiam ni atribuas al la Majstro eĉ la vortojn, kiujn li neniam diris, por silentigi aliajn kaj regi debatadon per nia opinio. Tio ĉi estas vere malĝojiga kaj ploriga. Tiu ĉi problemo devas esti atente primeditata kaj komprenata.

Tiuj ĉi ne estas miaj propraj vortoj, sed ĉar mi ne scias la logikon en la sutroj kaj komentarioj kaj ne povas kompreni aŭ distingi la profundecon de la sanktaj skribaĵoj, sendube ili ŝajnas stultaj. Tamen, rememorante centonon ─ nur fragmenton ─ de tio, kion la bedaŭrata Ŝinran diris, mi surpaperigas ĝin. Kiel malĝoje estas, ke oni restas en la angulo, ne naskiĝinte rekte en la plenumitan landon, kvankam oni havis la feliĉon voki la Nomon de Amitabo! Por ke troviĝu nenia diferenco de kredo inter la kolegaj praktikantoj, mi prenas mian penikon kun larmoj en miaj okuloj kaj notas ĉi tion. La titolo estu Tanniŝoo ─ Memorlibro pri Herezoj en Lamentado.

Ĝi ne devas esti montrita sendistinge kaj facilanime.